Esperanta Alfabeto

al la ĉefa paĝo 


de João José Santos

klarigoj kaj agordhelpiloj

ENKONDUKO

La esperanta alfabeto estas tiu donita de Zamenhof en Fundamento de Esperanto. Ĝi enhavas ses supersignitajn literojn, kiuj devas esti komprenataj kiel aliaj literoj, kun alia formo, ne kiel litero kun supra kromaĵo.

En la sama verko, Zamenhof proponas h-sistemon por la okazoj, kiam ne eblas skribi la supersignitajn esperantajn literojn. Laŭ tiu h-sistemo:

ŝ > sh ; ĉ > ch ; ĵ > jh ; ĝ > gh ; ĥ > hh ; ŭ > u

Do, majstre Zamenhof eĉ solvis problemon, kiu nur aperis en la tempo de la komputiloj.

En la lastaj jaroj, kelkaj esperantistoj sennecese komplikis la aferon, skribante la literon X anstataŭ la litero H de la h-sistemo. Aliaj inventis apostrofon post la supersignita litero, anstataŭ H. Ne ekzistas realaj motivoj por inventi aliajn surogatojn, kvankam la uzantoj de tiuj sistemoj sin pravigas, dirante ke tiel, ili povas pli facile konverti tekston al la esperanta alfabeto. Tamen, normala logika menso ne bezonas tiun konverton, ĉar origine skribas en la dezirata alfabeto.

Konscia kaj konscienca esperantisto certe komprenas, ke la alfabeta diverseco donas malbonan aspekton de esperanto al neesperantistoj, lanĉas nian movadon en diskutaĉojn, kaj perdigas niajn energiojn, kiuj devas esti uzataj en la disvastigo, instruado, verkado kaj uzado de esperanto.

Similajn opiniojn legu en la jenaj dokumentoj:

Thierry Salomon, Kelkaj vortoj pri la x-skribometodo

LA UZO DE LA ESPERANTA ALFABETO

En la redaktiloj, en la folikalkuliloj kaj en la plejmulto el la softvaroj, oni povas uzi la esperantan alfabeton. Por tio, estas diversaj rimedoj. Unu el ili, estas la uzado de programeto, kiu nomiĝas Ek. Ĝi tre bone funkcias en "Windows XP" kaj en "Windows Vista".

Tamen, en ununura situacio, oni devas uzi la h-sistemon de Zamenhof: en la retaj mesaĝoj. La problemo estas ke, kvankam oni povas skribi senprobleme la esperantajn literojn en la mesaĝiloj, kelkaj retservejoj ŝanĝas la kodon, kaj do la celhomo ricevos la mesaĝon kun numeretoj anstataŭ la esperantaj supersignoj. Se oni sendas aneksitan tekston en la mesaĝo, ĉio bone funkcias, ĉar la retservejo ne tuŝas la kodon ene de la dosieroj.

Do, la plej logika kaj zamenhofa maniero labori estas:

1. En libroj, revuoj, retpaĝoj, dokumentoj, manskribitaj tekstoj, ktp, oni uzu la esperantan alfabeton.

2. En mesaĝoj, oni uzu la h-sistemon.

INSTALO KAJ AGORDO DE LA PROGRAMETO Ek

La instalo kaj uzado de Ek estas facila. Tamen, se oni ne spertas pri komputiloj, estas konsilinde, ke oni petu helpon de amiko. Se via amiko ne scipovas esperanton, traduku por li la necesajn informojn por la instalo kaj agordo de Ek.

1. Prenu la programeton Ek ĉi tie: Programeto Ek kun helpilo

2. Gardu ĝin en dosierujo, kreita nur por ĝi.

3. Malzipu la dosieron, kiu malfermighos en tri dosierojn. Jen ili:
    ek35inst -------------- ĉi tiu estas la programeto Ek;
    ek-agord-helpo ----- ĝi estas la teksto de ĉi tiu retpaĝo;
   ek-agordo ----------- ĉi tio estas foto de konfiguracio de Ek, kiu estas testita kaj efika. Tiu foto gravas, ĉar ĝi faciligos la agordon de la programeto, kiel oni komprenos sube.
4. Klaku sur la bildo ek-agordo, kaj restigu tiun bildon videbla sur la ekrano, dum la proksima paŝo.
5. Klaku sur la dosiero ek35inst. Kiam aperos fenestro simila al tiu de la bildo, kiun vi havas surekrane (de la paŝo 4), kopiu de la bildo al la fenestro de la konfiguracio la datenojn, tiel ke ĉi tiu restu egala al la bildo.
6. Sekvu antaŭen, ĝis kiam la programo diros al vi, ke ĝi estas bone instalita.
7. Rimarku ke en la ikonaro, kiu montras programojn estantajn en memoro (bildetoj kiuj ĝenerale situas sube dekstre de la ekrano), ĵus aperis nova ikono, kiu havas en la mezo la vorton Ek (blua E kaj rugha K). Se vi vidas ĝin tie, via Ek estas bone instalita.
8. Nun, ni vidu, ĉu ĝi estas bone agordita. Se vi egaligis tiun fenestron de la konfiguracio al la fenestro de la bildo, certe ĝi estas enorda, sed ni provu. Skribu en "Open Office", "Word", aŭ en alia programo de via komputilo, la signon \ kaj poste c, kaj jen aperis ĉ. Provu la aliajn supersignitajn literojn. Por la majuskloj, skribu \ kaj poste "shift" kaj samtempe c, kaj do vi ekhavos Ĉ.
9. Klakante sur la enmemora ikono de
Ek, unufoje per la dekstra klavo de la muso, vi povas reagordi ĝin laŭ via deziro.

10. Ĉi tiuj paŝoj eble ŝajnos komplikaj, ĉar ili estas detalemaj, tamen la tuta proceso estas fakte tre simpla por normala uzanto de komputilo.

______________________________________________________________________________________________________

                    libera softvaro - © João José Mendes Quitério dos Santos (Portugalio) - lakaravelo@gmail.com