Softvaroj

al la ĉefa paĝo 


Ĉi tiu paĝo enhavas, i. a.,  la programojn uzatajn en la komputa prilaboro de la La Karavelo kaj de ties retejo. Ĉiuj estas senpagaj, kaj multaj el ili estas liberkodaj. Preferinde L.K. elektas la programojn,
laŭorde, en esperanto, en la portugala kaj en la angla, pro tio ke L.K. naskiĝas en Portugalio. Preferinde, ni uzas la porteblajn versiojn, por ke rapide kaj senĝene, oni povu kopii ilin al ekstera durdisko kaj porti ĉion al alia komputilo, se necese. Plejparto de ĉi tiuj programoj estas prenitaj en la brazila softvara retejo Baixaki. Ĉiuj ili funkcias en "Windows Vista", kaj preskaŭ ĉiuj ankaŭ en "Windows XP". Kelkaj el la programoj loĝas en la propra retejo de La Karavelo, aliaj loĝas en aliaj servejoj, kiujn ni ne kontrolas. Do, estu iom pacienca, se la elŝuto ne tuj komenciĝos. Se vi konas bonan kaj senpagan programon, kontaktu nin, por ĝin meti ĉi tien.

NOMO KLARIGO
Ek ebligas la komfortan skribadon de la ses supersignitaj literoj de la esperanta alfabeto. Konsultu nian retpaĝon: Esperanta Alfabeto.
Esperantilo redaktilo farita por esperanto.
Oxygen Open Office enhavas redaktilon, folikalkulilon, prezentilon kaj multe pli. Ĝi estas kompleta skribilaro.
IrfanView prilaboras bildojn, transformas bildtipojn, are renomigas bildojn, kaj multe pli.
IZArc zipas kaj malzipas dosierojn kaj dosierujojn. Ĝi funkcias ankaŭ en esperanto.
Renomear Tudo are renomigas la dosierojn laŭ diversaj antaŭelektoj.
Nvu konstruigas paĝojn .html, kiel la retejo de La Karavelo.
Scribus konstruigas faldfoliojn, librojn kaj revuojn.
Mozzilla Firefox navigilo en interreto.
Mozzilla Thunderbird legilo kaj organizilo de retmesaĝoj.
Pidgin tujmesaĝilo funkcianta en diversaj sistemoj, inter ili MSN.
Mozzilla FileZilla FTP-programo, por sendi retejojn al retservejo.
Daemon legilo de dosieroj .iso, kaj aliaj, kiu, por tio, konstruas virtualajn drajvojn.
AVG Free Edition kontraŭvirusa programo.
AVG Anti-Spyware kontraŭspiona programo.
AVG Anti-Rootkit kontraŭvirusa programo kontraŭ "rootkits".
PortableApps Menu estas lanĉilo de porteblaj programoj, kiu jam venas plena je utilaj porteblaj programoj.
Adobe Reader legilo de libroj, revuoj kaj aliaj dosieroj en formato .pdf.
DVD Shrink helpas vin fari kopiojn de viaj aĉetitaj filmoj en DVD, eĉ kiam ili estas protektitaj.
YouTubeCatcher por elŝuti videojn el "YouTube" kaj el aliaj videretejoj.
Foobar unu el la muzikiloj, kiu havas pli da muzika kvalito. Krome, ĝi ludas muzikon en zipitaj dosieroj.
Free CD Ripper elprenas muzikon el la formato de muzika KD al la formato .mp3.
FastDictionary 2007 Vortaro Angla-Portugala-Angla; Angla-Angla; Kastilia-Kastilia.
Limewire Programo P2P por komunigi dosierojn kaj programojn kun aliuloj en la reto.

______________________________________________________________________________________________________

                    libera softvaro - © João José Mendes Quitério dos Santos (Portugalio) - lakaravelo@gmail.com